Enkonduko al Lojxbano | ||||||||||||||||||||||||
la lojban noï¿œu le logji bangu | ||||||||||||||||||||||||
xorxes I'm 33 years old, from Argentina. | ||||||||||||||||||||||||
La alfabeto | ||||||||||||||||||||||||
La lojxbana alfabeto konsistas el 26 literoj: 6 vokaloj, 17 konsonantoj kaj 3 specialaj simboloj, punkto, komo, kaj apostrofo. La vokaloj a, e, i, o, kaj u prononcigxas kiel en Esperanto. La sesa vokalo, y, prononcigxas kiel "e" en la angla vorto "the", aux "a" en la angla vorto "about". Gxi estas la sola lojxbana litero sen esperanta ekvivalento. La konsonantoj b, d, f, g, k, l, m, n, p, r, s, t, v, kaj z prononcigxas kiel en Esperanto. La aliaj tri ankaux havas esperantan ekvivalenton: c prononcigxas kiel la esperanta sx, j kiel la esperanta jx, kaj x kiel la esperanta hx. La esperantaj literoj c, cx, kaj gx estas duoblaj en Lojxbano: ts, tc, kaj dj. La apostrofo aperas nur inter vokaloj kaj prononcigxas kiel la esperanta h. La punkto signas deviga pauxzon, kaj aperas antaux vortoj komencantaj per vokalo kaj post vortoj kiuj finigxas per konsonanto. La komo aperas ene de vorto kaj montras limon inter silaboj kie tio necesas. | ||||||||||||||||||||||||
Diftongoj | ||||||||||||||||||||||||
Ekzistas en Lojxbano 4 regulaj diftongoj: ai, ei, oi kaj au. Ili prononcigxas kiel la esperantaj aj, ej, oj, kaj aux. | Ankaux ekzistas la unusilabaj vortoj ia, ie, ii, io, iu, ua, ue, ui, uo, uu, kiuj prononcigxas kiel la esperantaj ja, je, ji, jo, ju, uxa, uxe, uxi, uxo, uxu. Cxi tiuj, malkiel la kvar regulaj diftongoj, ne aperas ene de aliaj vortoj.
|
Favourite links
|
|
|
This page has been visited times. |